Join MultiplyOpen a Free ShopSign InHelp
MultiplyLogo
SEARCH

Mi estas civitano de Esperantujo!

Mia Rettaglibro

Blog EntryJul 11, '07 2:46 PM
for everyone

Mi eltrovis interesan programon kiun nomiĝas FontForge.

Ĝi estas senpaga kaj el libera programaro, ĝi eblas modifi kaj eĉ krei novajn tiparojn.

Mi modifis la tiparon Penguin Attack aldonante la ĉapelitajn literojn, vi rajtas preni ĝin en mia retpaĝaro:
http://www.juniormadrigal.pro.br/baixa/fontes/penguinattack-eo.zip

Se vi havas interesan tiparon sed ĝi ne enhavas la literojn de Esperanto, uzu FontForge aŭ al mi por ke mi esperantigu ĝin.


 

Blog EntryDec 20, '06 6:17 PM
for everyone

Estis tre interesaj la rimarkoj pri nomoj farita de Tim Morley en la dissendlisto Tradukado en Yahoo, do mi ŝercos kaj aliaj povus fari same. :-)

Mia tuta registrita nomo estas "Edvaldo Júnior", sed mi ja ne ŝatas ĝin, mi uzas kromnomon "Júnior Madrigal" en interreto kaj en artaĵoj, mi vidas la eblecojn:


1) Vi konservu vian nomon precize tiel, kiel ĝi skribiĝas en via lingvo (ekz. Tony Blair)

Edvaldo José Antunes Júnior
Júnior Madrigal


2) Vi esperantigu la literumon laŭ la kutima prononco (ekz. Toni Bler)

Eĝivaŭdu ĵoze` Antunes ĵunjoh
Ĵunjoh Madrigaŭ`


3) Vi esperantigu la literumon por konservi la skriban aspekton de la nomo (ekz. la franca "Victor Hugo" iĝas la esperanta "Viktor Hugo", eĉ se la franca prononco pli similas al "Viktor Igo")

Edvaldo Ĵoze Antunes Ĵunior
Ĵunior Madrigal


4) Vi elektu tute alian nomon. Tion ofte faras ekzemple ĉinoj en
Eŭropo -- pro la ege malbona prononco de ilia nomo fare de la
ĉirkaŭuloj, ili preferas elekti ion pli facile elbuŝigeblan.

Junioro Madrigalo


Kiel fariĝas viajn nomojn?



Blog EntryNov 11, '06 9:24 PM
for everyone
Mi havas dujaraĝa nevo li ankaŭ estas mia babtofilo. Ekde lia naskiĝo mi nur babilas esperante al li. Antaŭ kelkaj semajnoj li ekkomencis babili, kaj mi estas treege kontenta, ĉar malgraŭ nia kontakto estas ordinare unufoje semajne, li fariĝas preskaŭ denaska esperantisto.

Mi demandas al li aferojn: "Kio estas tio?" Kaj li respondas al mi, plurfoje portugallingve, sed ne gravas, ĉimomento kio gravas por mi, estas lia kompreno pri la demando.

Mi estas tute certa ke li fariĝos parolanto de Esperanto, sed mi ja devas fari lingvaj ludiloj por kompensi la neĉiutagan kontakton.

Ĉiuj ŝategis kiam li foriris dirante "Ĝis!!! Ĝis!!!"

Blog EntryOct 27, '06 4:08 PM
for everyone

Mi ĵus kreis ĉi tiun profilon por nur enmeti esperantaĵojn.

Ĉi tie nur estos spaco por la lingvo Esperanto.


Ekceptoj estos informoj alilingve (portugala aŭ franca) al neesperantistoj pri Esperanto.

Pri temoj, mi intencas, precipe, varbi esperantistojn al la Libera Programado. Mi esperas havi emon por bone lerni kiel uzi tiun retpaĝaron.


JEN MI!!!