Mi estas civitano de Esperantujo!

Blog EntryTradukado de persona nomo.Dec 20, '06 6:17 PM
for everyone

Estis tre interesaj la rimarkoj pri nomoj farita de Tim Morley en la dissendlisto Tradukado en Yahoo, do mi ŝercos kaj aliaj povus fari same. :-)

Mia tuta registrita nomo estas "Edvaldo Júnior", sed mi ja ne ŝatas ĝin, mi uzas kromnomon "Júnior Madrigal" en interreto kaj en artaĵoj, mi vidas la eblecojn:


1) Vi konservu vian nomon precize tiel, kiel ĝi skribiĝas en via lingvo (ekz. Tony Blair)

Edvaldo José Antunes Júnior
Júnior Madrigal


2) Vi esperantigu la literumon laŭ la kutima prononco (ekz. Toni Bler)

Eĝivaŭdu ĵoze` Antunes ĵunjoh
Ĵunjoh Madrigaŭ`


3) Vi esperantigu la literumon por konservi la skriban aspekton de la nomo (ekz. la franca "Victor Hugo" iĝas la esperanta "Viktor Hugo", eĉ se la franca prononco pli similas al "Viktor Igo")

Edvaldo Ĵoze Antunes Ĵunior
Ĵunior Madrigal


4) Vi elektu tute alian nomon. Tion ofte faras ekzemple ĉinoj en
Eŭropo -- pro la ege malbona prononco de ilia nomo fare de la
ĉirkaŭuloj, ili preferas elekti ion pli facile elbuŝigeblan.

Junioro Madrigalo


Kiel fariĝas viajn nomojn?



Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help